Kallimakhos
EPITAFO DE ŜIPANO
Kiu estis vi, ŝipano? Fremda ŝipano en la sablon
vin enfosis, kaj li ploris ĉe l' plenum' de la pia dev'.
Sian sorton li funebris, ĉar li ja ankaŭ maltrankvila
marvojanto estas, kiel la uragano kaj la mev'.